Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Al arboj flustras trista vent' aŭtuna...

Al arboj flustras trista vent' aŭtuna
parolon ne aŭdeblan pli ol spiro.
Kion ĝi do rakontas? Sian kapon
la arboj reve lulas je la diro.
En posttagmeza horo mi komforte
sterniĝis sur la sofo de l' ĉambreto.
Kun sia kap' en mia sino dormas
la edzinet' profunde en kvieto.

Sub unu mia man' la brustmontetoj
de l' dolĉa dormantino milde ondas,
l' alia man' preĝlibron mian tenas:
pri la liberbataloj ĝi rakontas.
Tra la animo kuras ties ĉiu
litero fajre kiel la kometo...
Kun sia kap' en mia sino dormas
la edzinet' profunde en kvieto.

Vin oro logas, vipo pelas lukti
por la tiranoj, ho popolo sklava.
Nur ekridetas la liber' kaj marŝas
jam la adeptoj al batalo prava,
kaj prenas, kiel de knabino florojn,
vundon kaj morton kun volonta preto...
Kun sia kap' en mia sino dormas
la edzinet' profunde en kvieto.

Kiom da karaj vivoj jam forfalis
por vi, Libero, kaj ĉu estis fruktoj?
Ja estos, se ne estis! La triumfo
estos la via en la lastaj luktoj.
Kaj ankaŭ venĝos vi martirojn viajn,
terura estos tiu venĝ-impeto...
Kun sia kap' en mia sino dormas
la edzinet' profunde en kvieto.

Min preterŝvebas sanga panoramo,
la aperaĵoj de la temp' venonta.
La malamikoj de l' Libero dronas
en lag' de sia propra sango honta.
Tra mia kapo fulmoj ekzigzagas,
kor-bato mia estas ĉieltondreto...
Kun sia kap' en mia sino dormas
la edzinet' profunde en kvieto.